Garcihernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garcihernández
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37810
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 418  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 5° 26′ U (mapo)40.860277777778-5.4325Koordinatoj: 40° 52′ N, 5° 26′ U (mapo) [+]
Alto 814 m [+]
Areo 47,59 km² (4 759 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Garcihernández (Provinco Salamanko)
Garcihernández (Provinco Salamanko)
DEC
Garcihernández
Garcihernández
Situo de Garcihernández
Garcihernández (Hispanio)
Garcihernández (Hispanio)
DEC
Garcihernández
Garcihernández
Situo de Garcihernández

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garcihernández [+]
vdr

Garcihernández estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Tierras del Tormes. Garcihernández derivas etimologie al García Hernández, persona nomo de loĝestro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj El Pardo, Garcihernández, La Lurda, Jemingómez, Matamala, La Cida, La Granja kaj Azud de Villagonzalo, el kiuj la tri lastaj senhomejoj, okupas totalan areon de 47,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 469 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 540 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo; tiukadre la 23an de Julio 1812, unu tagon post la Batalo de Arapiles okazis nova bataleto ĉe Garcihernández.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]