Golpejas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golpejas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 5° 54′ U (mapo)40.999722222222-5.9066666666667Koordinatoj: 41° 0′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 789 m [+]
Areo 11,79 km² (1 179 ha) [+]
Golpejas (Provinco Salamanko)
Golpejas (Provinco Salamanko)
DEC
Golpejas
Golpejas
Situo de Golpejas
Golpejas (Hispanio)
Golpejas (Hispanio)
DEC
Golpejas
Golpejas
Situo de Golpejas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Golpejas [+]
vdr

Golpejas [golPEĥas] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Golpejas estas derivata etimologie el Vulpejas, tio estas vulpinoj. Vulpo videblas en la supra duono de la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 154 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 23 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, kaj estis minoj de stano ĝis 1988. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]