Machacón
Machacón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37894 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 444 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 5° 31′ U (mapo)40.926666666667-5.5244444444444Koordinatoj: 40° 56′ N, 5° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 806 m [+] | ||
Areo | 18,69 km² (1 869 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Machacón [+] | |||
Machacón [maĉaKON] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Francos Viejo, Machacón kaj Nuevo Francos, okupas totalan areon de 18,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 449 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 16 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.