Saltu al enhavo

Monterrubio de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monterrubio de la Sierra
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 37788
Demografio
Loĝantaro 152  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 5° 42′ U (mapo)40.757777777778-5.6927777777778Koordinatoj: 40° 45′ N, 5° 42′ U (mapo) [+]
Alto 959 m [+]
Areo 35,31 km² (3 531 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monterrubio de la Sierra (Provinco Salamanko)
Monterrubio de la Sierra (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Monterrubio de la Sierra
Monterrubio de la Sierra (Hispanio)
Monterrubio de la Sierra (Hispanio)
DEC
Situo de Monterrubio de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monterrubio de la Sierra [+]
vdr

Monterrubio de la Sierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Monterrubio de la Sierra estas tradukebla etimologie al Flava Monto de la Domaro.

Antaŭo de la preĝejo.
Malantaŭo de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cortos de Sacedón, Hernancobo, La Torre Zapata, Las Lomas, Miguel Muñoz, Monterrubio de la Sierra, Segovia de Sacedón kaj Segovia la Chica, okupas totalan areon de 35,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 162 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 27 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]