Pelayos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelayos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37787
Demografio
Loĝantaro 74  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 5° 34′ U (mapo)40.649166666667-5.5747222222222Koordinatoj: 40° 39′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 952 m [+]
Areo 44,4 km² (4 440 ha) [+]
Pelayos (Provinco Salamanko)
Pelayos (Provinco Salamanko)
DEC
Pelayos
Pelayos
Situo de Pelayos
Pelayos (Hispanio)
Pelayos (Hispanio)
DEC
Pelayos
Pelayos
Situo de Pelayos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pelayos [+]
vdr

Pelayos estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparoj Aguas de Sta. Teresa kaj Tierras del Tormes. Pelayos estas etimologie aludo al estroj kiuj zorgis pri la reloĝado post la Reconquista.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cañal, Derrengada-Valhondos, Santa Teresa, Velayos, Romanas, Torre Clemente de Abajo kaj Torre Clemente de Arriba, la tri lastaj senhomaj, okupas totalan areon de 44,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 94 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 42 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]