La ateliero de la pentristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ateliero de la pentristo
(L'atelier du peintre)
Gustave Courbet, 1855
Oleo sur tolo
359 cm × 598 cm
Muzeo Orsay

La ateliero de la pentristo estas granda pentraĵo de Gustave Courbet de 1855, kiu estas konsiderata manifesto de la stilo de realisma pentrarto, kaj provokis skandalon en la artaj etosoj pro sia kontraŭ-akademiismo kaj malmildeco. Ties kompleta titolo en franca estas jena: L’Atelier du peintre. Allégorie Réelle déterminant une phase de sept années de ma vie artistique (et morale), tio estas, La ateliero de la pentristo, reala alegorio, determinanta de fazo de sep jaroj de mia arta (kaj morala) vivo.

La pentraĵo montras helan centron en grizbruna etoso de la ĉeestantoj de la ateliero. La pli hela centro siavice ​kunigas tri tre diversan materialon kiu formas la malverŝajnan tuton. Plej grave el la enhava vidpunkto estas prezento de la artisto pentranta, nome pentrado en pentraĵo, temo simila al teatro ene de teatro. Dekstre estas nuda virina modelo, tute malverŝajna, ĉar la pentraĵo temas pri pejzaĝo. Kaj maldekstre estas infano kun kato, ankaŭ elementoj tute ne tre kongruaj kun ateliero de pentristo.

Inter la malhela areo de ĉeestantoj, precize dekstre estas amikoj kaj konatuloj de Courbet, inter kiuj identigeblas verkistoj George Sand kaj Charles Baudelaire, kritikisto Champfleury kaj anarkiisto Pierre-Joseph Proudhon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rewald, John (1994). Historia del impresionismo. Barcelona: Editorial Seix Barral. ISBN 84-322-0706-3.