Gotarrendura
Gotarrendura | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05163 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 167 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 4° 44′ U (mapo)40.826666666667-4.7391666666667Koordinatoj: 40° 50′ N, 4° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 931 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gotarrendura [+] | |||
Gotarrendura [gotarenDUra] estas municipo en la nordo-centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Ávila, en la centro de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 169 loĝantojn. Ĝi distas 25 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Hernansancho, Peñalba de Ávila, Las Berlanas kaj El Oso.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas familiaj indikoj ke en tiu loko naskiĝis en 1515 Tereza el Avilo kaj ne en Avilo mem, sed ne estas definitiva dokumento prie. El tiu epoko estas preĝejo kun baroka retablo kaj kolombejo de la familio de Tereza el Avilo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).