Vitrolano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitrolano en izolado

Vitrolano[1]vitra lano estas varmoizolaĵo aspekte lana farita per fandado de sablo kaj de recikligita vitro. Ĝi estis inventita en 1938 de Russell Games Slayter por la firmao Owens-Corning. De tiam, ĝi estas uzita abunde por la varmoizolado kaj akustika izolado kaj por la protekto kontraŭ fajro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua oficiala ekscio pri la vitrofibro datiĝas de la 18a jarcento. La aŭtoro estas la fizikisto kaj franca naturisto René-Antoine Ferchault de Réaumur en 1713. Poste, proksime de 1880, aperis la unuaj industriaj fibroj realigitaj ekde minerala materio, de la skorioj fandfornoj.

Ĝis la komenco de la 20a, la vitrofibro restis tamen kuriozaĵon. Kelkaj el fluo de fandita vitrofibro sub ĵeto de vaporo sukcesas havi "vitra kotono", kiu estas origino de la vitrolano.

La disvolviĝo de grandkvanta fabrikado de vitrolano okazis nur kiam eblis fabriki grandkvante per industriaj maŝinoj. En 1893,Edward Drummond Libbey prezentis veston al la World Columbian Ekspozicio kiu entenis vitrofibrojn havante la diametron kaj la teksturon de silkofibroj . La vitrolano estis inventita, en 1938, per Russell Games Slayter, de Owens Corning, kiel materialo uzebla en la termika izolado.

Varmoizolaĵo[redakti | redakti fonton]

La vitrolano estas varmoizolaĵo (termika konduktivo komprenita inter 0,030 kaj 0,045 W·m-1·K-1). Ĝi estas neputrebla kaj hidrofoba. Ĝi estas foje provizita de integrita vaporŝirmilo, por eviti kondenson en la vandoj. La metado de tiu izolado estas facila, malpeza, facile tranĉebla. Ĝi gardas siajn mekanikajn karakterizaĵojn dum la tempo. La termika rezisto de izolaĵo estas rekte proporcia al ĝia senmova aera proporcio, tio estas al la senmova aera kvanto enhavita en kuba metro de izolaĵo. Gravas ke la aero devas esti enkarcerigita en la maso por esti plej eble izoligan. Bona aerlikumeno estas ankaŭ tre grava.

Fonika izolaĵo[redakti | redakti fonton]

La vitrolano povas esti uzita por korekti sonizoladon.

Kontraŭfajra izolaĵo[redakti | redakti fonton]

La vitrolano estas rezista al fajro, sed pli bonas la rokolano.

Eblaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Vitrolano estas prezentita en formo de ruloj, paneloj aŭ loza; prezentas sin en ruloj, duon-rigidaj paneloj kaj rigidaj. Oni uzas ĝin en diversaj lokoj (domoj, loĝejoj, oficejoj, tegmentoj, plankoj, vandoj, ktp).

En neuzitaj subtegmentoj oni malruliĝas ĝin inter plankaj solivoj, kun vaporŝirmilo direkte al varma loko. Ĝenerale oni metas du tavolojn da vitrolano krucigitajn por havi pli da efiko, laŭ la alteco de la solivoj.

Certe en kazo de dua tavolo, pli bone ke la dua tavolo ne havu tiun vaporŝirmilon aŭ meti ĝin direkte al supro, farante breĉetojn.

Oni ankaŭ povas uzi lozan vitrolanon per ŝprucmaŝino.

En mansardo, subtegmente, oni uzas vitrolanajn panelojn, metitajn inter ĉevronoj.

Fabrikado[redakti | redakti fonton]

La vitrolano estas materialo ellaborita ekde la ĉefaj sekvaj krudmaterialoj:

  • Naturaj :
    • Sablo,
    • Fandaĵo (kalkoŝtona, dolomiaĵa…) kiu permesas la malsupreniron de la temperaturo de fandado de la vitro;
  • Eliroj de la recikligo:
    • recikligita vitro

Por fabriki vitrolanon oni bezonas bonan fizikan kaj kemian miksaĵon, kiu eniras en forno je 1050 °C, la fibroj estas faritaj tra truoj en metala telero kiu rapide rotacias, kiel estas farita la sukerŝpinaĵo. Post tiu centrifugado, la fibroj estas etenditaj vertikale sub la termika kaj mekanika ago de krono de flamoj. La fibroj estas rapide malvarmigitaj kun aero. Poste per ŝprucado de gluligendo oni formas matracon de vitrolano.

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

Pri daŭripova disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Por mezuri la daŭripovan efikon de iu izolado, oni bezonas kalkuli ĝin de la ekstraktado de la krudaĵo, de la produktado ĝis la fino de vivo (malkonstruo ekzemple) de tiu produkto. La vitrolano, uzita por la konstruaĵo havas longan vivdaŭron, do permesas ŝpari pli da energio ol ĝi bezonas por ties fabrikado, transporto kaj detruo. De ĝi kontribuas al redukto de la elsendoj de CO2 gaso al forceja efiko.

Oni povas tiel kompari la konsumadojn de energio sur la ciklo de vivo de izolaĵoj por termika rezisto R = 1 m2⋅K⋅W-1 m2 K W−1)

  • Lino = 59,6 MJ/m2 aŭ 16,56 kWh/m2 ;
  • Kanabo = 40 MJ/m2 MJ/m2 aŭ 11,12 kWh/m2;
  • Vato de celulozo = 25,2 MJ/m2 aŭ 7 kWh/m2 ;
  • Vitrolano = 20,73 MJ/m2 aŭ 5,76 kWh/m2 ;
  • Rokolano = 127 MJ/m2 MJ/m2 aŭ 35,28 kWh/m2 ;

(Koeficiento de konvertiĝo inter MJ/m2 kaj kWh/m2 : 3,60).

Recikligo[redakti | redakti fonton]

La vitrolano estas malfacile reciklebla pro la ĉeesto de fenoplastaj rezinoj.

Efikoj por la sano[redakti | redakti fonton]

Vitrofibro iritas la okulojn, haŭton kaj la spiran sistemon. Oni multe studis pri la fibroj de vitrolano fare de la MOS. La Internacia Centro por Esplorado pri Kancero (ICEK) metis vitrofibron en la grupo 3. Ne klasifikita por la kancera danĝereco.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ PIV Vitrolano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]