Mijares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mijares
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05461
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 730  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 4° 50′ U (mapo)40.2975-4.8366666666667Koordinatoj: 40° 18′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 855 m [+]
Areo 46,32 km² (4 632 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mijares (Provinco Avilo)
Mijares (Provinco Avilo)
DEC
Mijares
Mijares
Situo de Mijares
Mijares (Hispanio)
Mijares (Hispanio)
DEC
Mijares
Mijares
Situo de Mijares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mijares, Ávila [+]
vdr

Mijares [miĤAres] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco.

Mijares en la provinco Avilo.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 743 loĝantojn. Ĝi perdis 930 loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 68 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Serranillos, Navarrevisca, Villanueva de Ávila, Burgohondo, Gavilanes, Casavieja, Sartajada (Toledo), Navamorcuende (Toledo), La Iglesuela del Tiétar (Toledo). Mijares estas en la suda parto de la Sierra de Gredos je altitudo de 855 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas agrikultura kooperativo nomita El Mogote, kiu komercigas produktojn de la municipo, inter kiuj kaŝtanoj, oleo, figoj, ĉerizoj kaj fragoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]