Quintanilla del Molar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quintanilla del Molar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47673
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 5° 27′ U (mapo)41.9890105-5.4493242Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 27′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintanilla del Molar (Provinco Valadolido)
Quintanilla del Molar (Provinco Valadolido)
DEC
Quintanilla del Molar
Quintanilla del Molar
Situo de Quintanilla del Molar
Quintanilla del Molar (Hispanio)
Quintanilla del Molar (Hispanio)
DEC
Quintanilla del Molar
Quintanilla del Molar
Situo de Quintanilla del Molar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintanilla del Molar [+]
vdr

Quintanilla del Molar [kintaNIlja delmoLAR] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Quintanilla del Molar estas etimologie komprenebla kiel Bieneto de la Muelejo. Tiukadre aperas en la supra duono de la blazono domo, kiel simbolo de la bieno, super du muelradoj, kiel simbolo de la muelejo.

Quintanilla del Molar en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 83 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Quintanilla del Molar formas parton, kun la municipo de Roales de Campos, de eksklavo de la provinco Valadolido ene de la provinco Zamoro (nome Enclave de Roales y Quintanilla). La municipo estas trapasata okcidente per la rojo de la Vega, kaj parto de ĝia municipa teritorio formas parton de la Birdoprotekta Areo ZEPA Penillanuras-Campos Sur kaj de la ZEPA Penillanuras-Campos Norte.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]