Vega de Ruiponce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vega de Ruiponce
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47609
Demografio
Loĝantaro 80  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 5° 7′ U (mapo)42.188333333333-5.115Koordinatoj: 42° 11′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Areo 31,37 km² (3 137 ha) [+]
Vega de Ruiponce (Provinco Valadolido)
Vega de Ruiponce (Provinco Valadolido)
DEC
Vega de Ruiponce
Vega de Ruiponce
Situo de Vega de Ruiponce
Vega de Ruiponce (Hispanio)
Vega de Ruiponce (Hispanio)
DEC
Vega de Ruiponce
Vega de Ruiponce
Situo de Vega de Ruiponce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vega de Ruiponce [+]
vdr

Vega de Ruiponce [BEga deruiPONze] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Vega de Ruiponce estas etimologie komprenebla kiel Valo de Ruy Ponce alude al iama posedanto.

Vega de Ruiponce en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 85 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la 1900-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 83 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

La rivero Valderaduey trafluas la teritorion kaj formas la valon (Vega) de la nomo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La nomo devenas el Ruy Ponce de León (m. post 1406), senjoro de La Vega en la dua duono de la 14-a jarcento, filo de D. Gutierre Fernández aŭ Ponce, praulo de la senjoroj de la Vega de Ruiponce, kaj de lia edzino Doña Juana de Sandoval, kaj nepo de Fernando Pérez Ponce [de Leono], senjoro de Cangas kaj posedanto de la titolo Adelantado Mayor de la Frontera (m. ĉirkaŭ 1292), kaj de lia edzino Doña Urraca Gutiérrez de Meneses.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de San Salvador, kiu havas tri navojn kaj estis konstruita en la 16-a jarcento. En la interno elstaras ties retabloj. Ekster la loĝloko estas cuentra la ermitejo de la Kristo de la Vera Kruco kaj proksime la nomita "ŝtono de la miraklo", scenejo de interesa legendo tradicia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]