Saltu al enhavo

Villacarralón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villacarralón
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 47609
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 5° 3′ U (mapo)42.1895019-5.0425144Koordinatoj: 42° 11′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 797 m [+]
Areo 17,54 km² (1 754 ha) [+]
Villacarralón (Provinco Valadolido)
Villacarralón (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Villacarralón
Villacarralón (Hispanio)
Villacarralón (Hispanio)
DEC
Situo de Villacarralón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villacarralón [+]
vdr

Villacarralón [biljakaraLON] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Villacarralón en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Fasada muro de la sonorilturo de la preĝejo de Sankta Petro.
Ermitejo sub neĝo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis 70 loĝantojn el la 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 78 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas integrita en la Birdoprotekta Areo ZEPA La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

En la areo oni trovis arkeologiajn restaĵojn de ceramiko de la unua Ferepoko kaj de "terra sigillata" el romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. El historiaj epokoj restis du blazondomoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria konstruita el 1779 el briko kaj de novklasika stilo, baroka retablo kaj sonorilturo; la ermitejo rekonstruita en la 21a jarcento; kaj restaĵo de iama preĝejo de Sankta Petro el kiu restis mirakle nur la fasada muro de la sonorilturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]