Siete Iglesias de Trabancos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siete Iglesias de Trabancos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47511
Demografio
Loĝantaro 434  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 5° 11′ U (mapo)41.351666666667-5.1844444444444Koordinatoj: 41° 21′ N, 5° 11′ U (mapo) [+]
Alto 726 m [+]
Areo 63,2 km² (6 320 ha) [+]
Siete Iglesias de Trabancos (Provinco Valadolido)
Siete Iglesias de Trabancos (Provinco Valadolido)
DEC
Siete Iglesias de Trabancos
Siete Iglesias de Trabancos
Situo de Siete Iglesias de Trabancos
Siete Iglesias de Trabancos (Hispanio)
Siete Iglesias de Trabancos (Hispanio)
DEC
Siete Iglesias de Trabancos
Siete Iglesias de Trabancos
Situo de Siete Iglesias de Trabancos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Siete Iglesias de Trabancos [+]
vdr

Siete Iglesias de Trabancos [SJEte iGLEsJas deTraBANkos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Siete Iglesias de Trabancos estas komprenebla etimologie kiel Sep preĝejoj de Trabankos alude al la rivero Trabancos kiu trairas la teritorion survoje al Doŭro.

Siete Iglesias de Trabancos en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 63,2 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 427 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 58 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Castronuño, Pollos, Nava del Rey kaj Alaejos. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rivero Trabancos.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj kaj restaĵoj de du iamaj kasteloj, nome de Eván de Arriba (supre) kaj de Eván de Abajo (malsupre).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]