Ventosa de la Cuesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventosa de la Cuesta
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47232
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 4° 50′ U (mapo)41.4125-4.8311111111111Koordinatoj: 41° 25′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Ventosa de la Cuesta (Provinco Valadolido)
Ventosa de la Cuesta (Provinco Valadolido)
DEC
Ventosa de la Cuesta
Ventosa de la Cuesta
Situo de Ventosa de la Cuesta
Ventosa de la Cuesta (Hispanio)
Ventosa de la Cuesta (Hispanio)
DEC
Ventosa de la Cuesta
Ventosa de la Cuesta
Situo de Ventosa de la Cuesta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventosa de la Cuesta [+]
vdr

Ventosa de la Cuesta [benTOsa delaKŬESta] estas municipo en la suda centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino (Vintero) en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Ventosa de la Cuesta estas etimologie komprenebla kiel Ventejo de la Deklivo.

Ventosa de la Cuesta en la provinco Valadolido.
La komarko Tierra del Vino de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 98 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 450 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 42 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj La Seca, Serrada, Medina del Campo, Matapozuelos kaj Pozaldez. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj iom monteta proksime al la riveroj Eresma kaj Adaja.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ekde la 11-a jarcento kaj formante ekde la 12-a jarcento la komunumon de villa y tierra de Medina del Campo. Ventosa de la Cuesta estis akirita en 1559 de la fama skulpisto Alonso Berruguete kaj ekde tiam tiu estis senjoro de Ventosa kaj poste (li mortis en 1561 kaj estis entombigita sub la ĉefaltaro de la preĝejo) liaj heredantoj ĝis la malapero de la senjorlandoj en 1837. La 5an de Aŭgusto 1936, en la kadro de la Hispana Enlanda Milito, estis ekzekutitaj kvin skabenoj, inter kiuj la urbestro mem fare de la frankisma partio.[1]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). La vinproduktado estas ene de la protektita devennomo Rueda.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento, de mudeĥara absido, fortikeca aspekto kaj grava retablo de Sankta Mikaelo; kaj la ermitejo Humilladero.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Álvarez, Nuria. «Memoria Histórica recuerda a las víctimas de la Guerra Civil en Ventosa de la Cuesta». El Norte de Castilla. Konsultita la 12an de Aprilo 2022.