Ledigos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ledigos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34347
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 4° 52′ U (mapo)42.354722222222-4.8647222222222Koordinatoj: 42° 21′ N, 4° 52′ U (mapo) [+]
Alto 889 m [+]
Areo 28,3 km² (2 830 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ledigos (Provinco Palencio)
Ledigos (Provinco Palencio)
DEC
Ledigos
Ledigos
Situo de Ledigos
Ledigos (Hispanio)
Ledigos (Hispanio)
DEC
Ledigos
Ledigos
Situo de Ledigos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ledigos [+]
vdr

Ledigos [leDIgos] estas municipo en la okcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Parta panoramo.
Preĝejo de Santiago.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 65 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la jaro 1960. Ĝi distas 56 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La Jakoba Vojo de Francio kie ĝi estas kondiĉigis grandan parton de ties historio. Fine de la Antikva Reĝimo en la 19-a jarcento ĝi iĝis municipo en la jurisdikcia partio de Carrión de los Condes, tiam konata kiel Bustillo del Páramo kiu en la censo de 1842 havis 49 hejmojn kaj 255 lokanojn.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Santiago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]