Santervás de la Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santervás de la Vega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34112
Demografio
Loĝantaro 402  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 4° 48′ U (mapo)42.506388888889-4.7991666666667Koordinatoj: 42° 30′ N, 4° 48′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 70 km² (7 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santervás de la Vega (Provinco Palencio)
Santervás de la Vega (Provinco Palencio)
DEC
Santervás de la Vega
Santervás de la Vega
Situo de Santervás de la Vega
Santervás de la Vega (Hispanio)
Santervás de la Vega (Hispanio)
DEC
Santervás de la Vega
Santervás de la Vega
Situo de Santervás de la Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santervás de la Vega [+]
vdr

Santervás de la Vega [santerBAS delaBEga] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize en la subkomarko Vega-Valdavia.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 70,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 413 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 67 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Villota del Páramo, Villaluenga de la Vega, Villazanzo de Valderaduey, Lagartos, Villarrabé kaj Pedrosa de la Vega. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipojn Villapún kaj Villarrobejo. La rojo Nuevo de Lagunilla de la Vega trafluas parton de la municipo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]