Saltu al enhavo

Merindad de Valdeporres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merindad de Valdeporres
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09574
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 418  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 1′ N, 3° 44′ U (mapo)43.010555555556-3.7405555555556Koordinatoj: 43° 1′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto 690 m [+]
Areo 120 km² (12 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Merindad de Valdeporres (Provinco Burgoso)
Merindad de Valdeporres (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Merindad de Valdeporres
Merindad de Valdeporres (Hispanio)
Merindad de Valdeporres (Hispanio)
DEC
Situo de Merindad de Valdeporres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Merindad de Valdeporres [+]
vdr

Merindad de Valdeporres [merinDAD debaldePOres] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La nomo Merindad estas komprenebla etimologie kiel tipo de komunumaro. La ĉefurbo estas Pedrosa de Valdeporres.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Natura ponto en Puentedey.
Preĝejo de San Pelayo de Puentedey.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 120,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 431 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 130 loĝantojn el la jaro 2000. Ĝi distas 101 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi estas oriente de la Akvorezervejo de Ebro, kies plej parto estas en Kantabrio.

La municipa teritorio enhavas 14 submunicipojn, nome la jenaj: Ahedo de las Pueblas, Brizuela, Busnela, Cidad de Valdeporres, Dosante, Leva, Pedrosa de Valdeporres (ĉefurbo), Puentedey, Quintanabaldo, Robredo de las Pueblas, Rozas, San Martín de las Ollas, San Martín de Porres, Santelices kaj Villavés.

Estas megalitoj kiuj atestas pri prahistoria loĝado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Dekomence la diversaj loĝlokoj estis de reĝa posedo, sed iom post iom plej parto el ili iĝis posedo de nobelaj aŭ monaĥejaj senjoroj. Unu el tiuj nobelaj familioj estis Porres, kies posteulo estis Martín de Porres, sanktulo en Peruo.

Plej parto de loĝlokoj perdis loĝantaron meze de la 20-a jarcento reage al industriigo de aliaj zonoj kaj sekva elmigrado. Nun la malabunda loĝantaro stabiliĝis kaj rezistis kiel somerloko.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de la diversaj loĝlokoj, plej parte kun elementoj romanikaj kaj gotikaj, inter kiuj elstaras la ruinoj de la preĝejo de Rozas, konstruita ene de la enmurega areo, same kiel la ermitejoj, blazondomoj, turoj, la Tunelo de La Engaña, preskaŭ 7 km longa.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]