Straserismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Straserismo (germane StrasserismusStraßerismus) estas maldekstreca branĉo de Nacisocialismo popularigita fare de fratoj Gregor kaj Otto Strasser. Ĝi estas karakterizita per laborist-fokusita kaj radikaligita versio de Nacisocialismo, kvankam en kelkaj lokoj ĝi estas pli malsovaĝa kompare kun Naziismo.

Straserismo originis de la maldekstra flanko de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei; NSDAP) kiu poste staris en opozicio al la domina dekstrula (aŭ hitlerisma) flanko de la movado.

Straserismo staris en opozicio al nomitaj "Juda Kapitalismo" kaj "Financa Kapitalismo" kontraste al "Produktiva Kapitalismo". Straserismo ĉefe rekomendis por ekonomia formo de antisemitismo, sed ne kunhavis la samajn ridigajn kredojn de rasa supereco komparite kun ĉefa Nacisocialismo.

La Strasser-fratoj estis ambaŭ elpurigitaj de la partio post la Nokto de la longaj tranĉiloj en 1934; Gregor estis murdita dum Otto ekziliĝis en Ĉeĥoslovakio.