Rábanos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rábanos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09268
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 3° 16′ U (mapo)42.319722222222-3.27Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 16′ U (mapo) [+]
Alto 1 186 m [+]
Areo 40,64 km² (4 064 ha) [+]
Rábanos (Provinco Burgoso)
Rábanos (Provinco Burgoso)
DEC
Rábanos
Rábanos
Situo de Rábanos
Rábanos (Hispanio)
Rábanos (Hispanio)
DEC
Rábanos
Rábanos
Situo de Rábanos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rábanos, Burgos [+]
vdr

Rábanos [RAbanos] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca. La loknomo Rábanos estas etimologie komprenebla kiel Rafanoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 82 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj temas pri municipio kun du submunicipoj, nome Alarcia kaj Villamudria, krom la senhomejo Haedillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Rábanos formis parton de la Jurisdicción de Villafranca de Montes de Oca en la partido Juarros.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano kaj la preĝejo de Alarcia (en la foto de la tabelo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]