Valmala (Burgos)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valmala
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09268
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 3° 15′ U (mapo)42.305277777778-3.255Koordinatoj: 42° 18′ N, 3° 15′ U (mapo) [+]
Alto 997 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valmala (Provinco Burgoso)
Valmala (Provinco Burgoso)
DEC
Valmala
Valmala
Situo de Valmala
Valmala (Hispanio)
Valmala (Hispanio)
DEC
Valmala
Valmala
Situo de Valmala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valmala, Burgos [+]
vdr

Valmala [balMAla] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 24 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 41 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Valmala estis menciita en la foruo de Cerezo, kiu estis donita de Alfonso la 7-a de Leono en 1146 al Cerezo de Río Tirón.​ Inter la 134 domaro menciitaj kiuj apartenas al la alfoz de Cerezo, aperas Valmala kun Halariza kaj Sancta Crux del Valle (Urbión).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]