Monasterio de la Sierra
Monasterio de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09613 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 39 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 3′ N, 3° 12′ U (mapo)42.051111111111-3.1933333333333Koordinatoj: 42° 3′ N, 3° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 161 m [+] | ||
Areo | 6 km² ( 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Monasterio de la Sierra [+] | |||
Monasterio de la Sierra [monasTErjo delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Monasterio de la Sierra estas komprenebla kiel Monaĥejo de la Montaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn ekde la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 70 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La areo gravas kiel granda arbaro de kverkoj, inter kiuj kelkaj gravaj ekzempleroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la franciskana monaĥejo (je 5 km), la ermitejo, la mezepokaj tomboj, gravaj arboj kaj geologie interesaj kanjonoj ktp.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La preĝejo.
-
Ermitejo
-
Forĝejo
-
Homforma tombo