Salas de los Infantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salas de los Infantes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 970  (2023) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 3° 17′ U (mapo)42.023055555556-3.2813888888889Koordinatoj: 42° 1′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 964 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salas de los Infantes (Provinco Burgoso)
Salas de los Infantes (Provinco Burgoso)
DEC
Salas de los Infantes
Salas de los Infantes
Situo de Salas de los Infantes
Salas de los Infantes (Hispanio)
Salas de los Infantes (Hispanio)
DEC
Salas de los Infantes
Salas de los Infantes
Situo de Salas de los Infantes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salas de los Infantes [+]
vdr

Salas de los Infantes [SAlas delosinFANtes] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Salas de los Infantes estus iel komprenebla kiel Ĉambroj de la Infantoj.

La municipo Salas de los Infantes inkludas la loĝlokojn Arroyo de Salas, Castrovido, Hoyuelos de la Sierra kaj Terrazas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
Preĝejo de Terrazas.
Preĝejo de Salas.
Krucpilorio de Salas.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 56 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La urbo estas la ĉefa centro por servoj de la Sierra de la Demanda kaj havas gravan komercan kaj industrian aktivecon. La loĝloko estas je la sama distanco ŝosee el Barcelono (oriente, 530 km) kaj el Santiago de Compostela (okcidente, 530 km).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 974 García Fernández fondis la urbon Salas, kiu poste estis nomita de los Infantes memore al la Sep infantoj Lara, famaj pro cantar de gesta kaj en popolaj romancoj. La rakonto okazas en Salas kaj apudaj lokoj kiel Barbadillo del Mercado, Vilviestre del Pinar kaj Canicosa de la Sierra. Ĝi estis citita de Ramón Menéndez Pidal en sia verko La leyenda de los infantes de Lara.

En 1380, don Pedro Fernández de Velasco y Castañeda, senjoro de Briviesca kaj Medina de Pomar, fondis la heredlandon de Salas de los Infantes, por nobelaj familioj kiel Velasco, konestabloj de Kastilio, dukoj de Frías, grafoj de Haro, ktp.

En 1813, dum la Milito de Hispana Sendependigo, Salas de los Infantes estis la sidejo de la kontraŭfranca institucio Junta Superior de la Provincia de Burgos, estrita de la Markizo de Barriolucio.

Ekde 1927 estis Fervojo Santander-Mediteraneo, kun stacidomo en Salas, kio funkciis inter 1930 kaj 1985.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, la ermitejoj, la kuŝejo de spuroj de dinosaŭroj kaj la muzeo de dinosaŭroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]