Mazcuerras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazcuerras
municipality of Cantabria

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 39509
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 083  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 18′ N, 4° 12′ U (mapo)43.298611111111-4.2066666666667Koordinatoj: 43° 18′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 135 m [+]
Areo 55,65 km² (5 565 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mazcuerras (Kantabrio)
Mazcuerras (Kantabrio)
DEC
Mazcuerras
Mazcuerras
Situo de Mazcuerras
Mazcuerras (Hispanio)
Mazcuerras (Hispanio)
DEC
Mazcuerras
Mazcuerras
Situo de Mazcuerras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mazcuerras [+]
vdr
Municipa teritorio de Mazcuerras, okcidente de Kantabrio.

Mazcuerras [mazKŬEras] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa. Ekde 1948, la municipo adoptas kunoficiale ankaŭ la nomon Luzmela, honore al la verko "La niña de Luzmela" de la verkistino Concha Espina, kies agado okazas en fikcia loĝloko inspirita en la loĝloko Mazcuerras.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, Villanueva de la Peña.
Turo de Hoyos en Villanueva de la Peña.
Cos.

Ĝi limas norde kun la municipoj Cabezón de la Sal kaj Reocín, sude kun Cieza kaj Ruente, oriente kun Cartes kaj Los Corrales de Buelna kaj okcidente kun Ruente kaj Cabezón de la Sal.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Mazcuerras mem. Ĝi distas 46 km disde la regiona ĉefurbo, Santandero.

En la teritorio ekfluas la rivero Ceceja.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 55,65 km² estas 2 080 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La municipo ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento, male al multaj aliaj ruraj lokoj de nord-centra Hispanio.

La 2 080 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Mazcuerras aŭ Luzmela (ĉefurbo), 332 loĝantoj, je 46 km de Santandero.
  • Villanueva de la Peña, 751 loĝantoj, je 2,5 km de la municipa ĉefurbo.
  • Cos, 263 loĝantoj, je 1,5 km de la municipa ĉefurbo.
  • Herrera de Ibio, 243 loĝantoj, je 4 km de la municipa ĉefurbo.
  • Riaño de Ibio, 207 loĝantoj, je 5 km de la municipa ĉefurbo.
  • Ibio, 156 loĝantoj, je 5 km de la municipa ĉefurbo.
  • Sierra de Ibio, 135 loĝantoj, je 6 km de la municipa ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo (florkultivado) kaj brutobredado (bovinoj), sed translokiĝis al rura turismo. Ĉefaj altiraĵoj en Mazcuerras mem estas la preĝejo de Sankta Marteno, de la 17-a jarcento kaj la ermitejo de Sankta Roĥo, de la 18-a jarcento. Pri nereligia arkitelturo menciindas domegoj kiel tiu de Nicolás de Hoyos Calderón (unua duono de la 18-a jarcento), la tipe kantabra domo kie loĝis la verkistino Concha Espina kaj la bieno Las Magnolias (1882, eklektikisma stilo), loĝejo de la verkistino Josefina Aldecoa.

En la municipo, elstaras jeno:

  • Tur-domego de Hoyos, en Villanueva de la Peña, Havaĵo de Loka Intereso; datas de la 16-a jarcento.
  • Palaco de Gómez la Torre, en Riaño de Ibio; datas inter fino de la 17-a jarcento kaj komenco de la 18-a jarcento.
  • Ermitejo de Cintul, en Mazcuerras; de la 12-a ĝis la 15-a jarcento.

Aliaj interesaj lokoj estas jenaj:

  • Domego de familio Guerra, en Ibio, kies plej antikvaj restaĵoj datas de la unua duono de la 15-a jarcento.
  • Kapel-palaco, en Sierra de Ibio, de la 17-a jarcento.
  • Bieno Las Magnolias, en Mazcuerras, de 1882, kun rigardejo subtenita de feraj kolonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]