LD Lines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LD Lines
negoco • entrepreno vd
Dum 2005 - nekonata/nuntempe
Jura formo societo de simpligitaj akcioj
Sidejo Suresnes
Posedata de Q1871630 vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Norman Voyager ĉe Rosslare.

LD Lines estis franca ŝipkompanio, kiu funkciis per pramoj por Ro-ro kargo kaj pasaĝeroj. Ĝi estis filio de Louis Dreyfus Armateurs (LDA), kiu engaĝiĝis en konstruado, posedo, funkciado kaj administrado de ŝipoj. LD Lines funkciis ĉe la Manika Markolo, la Biskaja Golfo kaj la Mediteranea Maro.

Ĝi estis fondita en 2005 kaj malfondita en 2014. Ĝi havis sidejon en Suresnes, Francio.

Iamaj itineroj estis Saint-Nazaire–Gijón, Poole-Santandero, Poole-Gijón, Rosslare-Saint-Nazaire, Ramsgate–Ostend, Le Havre–Rosslare, Dover–Dieppe kaj Dover–Boulogne.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Holland, George (2016). The LD Lines Story. Ramsey, Isle of Man: Ferry Publications. ISBN 9781911268048.