San Felices de Buelna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Felices de Buelna
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39409
Demografio
Loĝantaro 2 390  (2023) [+]
Loĝdenso 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 17′ N, 4° 3′ U (mapo)43.275277777778-4.0486111111111Koordinatoj: 43° 17′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 78 m [+]
Areo 36,24 km² (3 624 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Felices de Buelna (Kantabrio)
San Felices de Buelna (Kantabrio)
DEC
San Felices de Buelna
San Felices de Buelna
Situo de San Felices de Buelna
San Felices de Buelna (Hispanio)
San Felices de Buelna (Hispanio)
DEC
San Felices de Buelna
San Felices de Buelna
Situo de San Felices de Buelna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Felices de Buelna [+]
vdr
Municipa teritorio de San Felices de Buelna, norde de Kantabrio.

San Felices de Buelna [sanfeLIzes deBŬELna] (Santa Felikso de B.] estas municipo en nordcentra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Besaya.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun Torrelavega kaj Cartes, sude kun Anievas, oriente kun Corvera de Toranzo kaj Puente Viesgo kaj okcidente kun Los Corrales de Buelna. La municipo estas trapasata de la rivero Besaya. La influo de la industria disvolvigo de la komarko Besaya gravis ankaŭ ĉe tiu municipo, sed malpli ol ĉe aliaj najbaraj. Ĉiuokaze, pro apudeco al Torrelavega, estis favorita de tiu disvolvigo, kaj entreprenoj kiel Sniace kaj Solvay ege influis sur la loko.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Rivero (tio ne signifas ĝuste rivero-n en hispana, sed ĉiuokaze temas pli pri riverano, riverbordo, riverbordano aŭ io tia), je 39 km de la regiona ĉefurbo Santandero.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 36,24 km² estas 2 355 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 1 000 loĝantojn el la 1960-aj jaroj, post esti akirinta 2 000 en la komenco de la jarcento.

La 2 355 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:

  • La Bárcena, 3 loĝ.
  • Jaín, 197 loĝ.
  • Llano, 229 loĝ.
  • Mata, 543 loĝ.
  • Posajo Penías, 73 loĝ.
  • Rivero (ĉefurbo sed ne plej loĝata), 403 loĝ.
  • Sopenilla, 185 loĝ.
  • Sovilla, 257 loĝ.
  • Tarriba, 419 loĝ.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe nur 4,7% de la laboristaro de San Felices de Buelna estas en la unuaranga sektoro, 18,2% en la konstruado, 37,6% en la industrio kaj 39% ĉe servoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kun la nuna municipo Los Corrales de Buelna, San Felices formis la Valon Buelna ĝis la kreado de la modernaj municipoj en la unua duono de la 19-a jarcento. En historia pasinteco menciindas la subaj vivindaĵoj.

Estas jenaj kvin Havaĵoj de Kultura Intereso en la municipo:

  • Turo de Pero Niño en Llano, kun kategorio de monumento. Nune muzeo pri Pero Niño (nobela pirat-navigisto) kaj ties epoko (en la foto de la tabelo).
  • Groto de Hornos de la Peña, en Tarriba, kun kategorio de arkeologia zono. Ĝi formas parton de la loko Monda heredaĵo de Unesko nomita Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio.
  • Groto de Sovilla, arkeologia zono.
  • Ĝi formas parton de la arkeologia zono nomita Conjunto Arqueológico formado por los yacimientos de La Espina del Gallego, Cildá, el Cantón y Campo de Las Cercas kun Corvera de Toranzo, Anievas, Molledo, Arenas de Iguña kaj Puente Viesgo.
  • Kastrumoj de la Monto Dobra, arkeologia zono.

Krome, la preĝejo de Sankta Felikso en Rivero estas Havaĵo de Loka Intereso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]