Provinco Guantanamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri provinco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Guantanamo.
Provinco Guantanamo
Provinco
provinco de Kubo [+]

LandoKubo

Koordinatoj20° N, 75° U (mapo)20.1333-75.2Koordinatoj: 20° N, 75° U (mapo)
ĈefurboGuantanamo
- koordinatoj20° N, 75° U (mapo)20.1333-75.2Koordinatoj: 20° N, 75° U (mapo) [+]
Areo6 164,47 km² (616 447 ha) [+]

Loĝantaro510 863 [+] (2010)
Denseco82,87 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-05:00 [+]
ISO 3166-2CU-14

Provinco Guantanamo (Tero)
Provinco Guantanamo (Tero)

Provinco Guantanamo (Kubo)
Provinco Guantanamo (Kubo)
DEC
Provinco Guantanamo
Provinco Guantanamo

Map
Provinco Guantanamo
Vikimedia Komunejo:  Guantánamo Province [+]
vdr

Guantanamo estas la plej orienta provinco de Kubo. Ĝi estis fondita en la jaro 1976 pere de dekreto de la kuba registaro kiu redistribuis la limojn de la antaŭaj ses provincoj formante 14 kaj specialan municipon Isla de la Juventud. La ĉefurbo de la provinco ankaŭ same nomiĝas Guantanamo.

La arkitekturo de Guantánamo kaj ĝia kulturo iom diferencas disde tiuj de la cetero de Kubo. La provinco estas nur je 80 km de Haitio, trans la Paso de los Vientos. Guantánamo havas ankaŭ altan nombron de enmigrantoj kaj posteuloj de Jamaiko, Haitio, Puerto Rico kaj franclingvaj karibianoj, pro kio multaj konstruaĵoj estas kompareblaj al tiuj de la Franca Kvartalo de Nov-Orleano.

Vidaĵo de Baracoa, unu de la plej vizitataj lokoj de la provinco. Fone la Amboso de Baracoa.

La Usona Ŝipbazo ĉe la Golfo de Gvantanamo (hispane: Base Naval de la Bahía de Guantánamo, angle: Guantanamo Bay Naval BaseGitmo) estas disputita teritorio kaj militbazo kiun Usono luprenas en la insulo Kubo. Ĉi lasta lando konservas la suverenecon super la bazo kaj ĝin konsideras okupaciita teritorio, sed Usono neas meti finon al la luprenado pere de la Kub-usona Traktato de 1903. Por la kuba registaro, la teritorio de la bazo apartenas al la municipo Caimanera, ene de la provinco Guantánamo.

Kvankam eble ne nepre naskita tie, ja Guantanamo estas la bazo por tre populara kuba kanto kun diversaj versioj en kiuj ripetiĝas en rekantaĵo "guajira guantanamera", tio estas guantanama kamparanino. Ĝi estas fama internacie ankaŭ en Esperantujo. La plej populara vortumado estas versoj de la plej fama verkisto kaj heroo kuba nome José Martí.