Montoj Bieszczady

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej alta pinto de Bieszczady estas Monto Pikui (1405 m) en Ukrainio.

Montoj Bieszczady [bʲɛˈʂt͡ʂadɨ] (en pola: Bieszczady; en slovaka: Beščady; en ukraina: Бещади; en hungara: Besszádok) estas montaro kiu etendiĝas el plej sudoriento de Pollando kaj nordorienta Slovakio tra okcidenta Ukrainio. Ĝi formas la okcidentan parton de Orientaj Beskidoj (pole: Beskidy Wschodnie; ukraine: Східні Бескиди), kaj estas pli ĝenerale konsiderata parto de plej Orientaj Karpatoj. Tiu montaro estas inter la montopasejoj Łupków (640 m) kaj Vyshkovskyi (933 m). La plej alta pinto de Bieszczady estas Monto Pikui (1405 m) en Ukrainio. La plej alta pinto de la pola parto estas Tarnica (1346 m).

Estas du dividmanieroj por la montaro, nome inter Okcidenta kaj Orienta Bieszczady; aŭ inter Okcidenta, Centra kaj Orienta Bieszczady.

Ĝis 1947, 84% de la populacio de la pola parto de Montaro Bieszczadzkie estis ukrainparolantaj Bojkoj. La murdo de la pola generalo Karol Świerczewski en Jabłonki fare de la naciisma Ukraina Ribela Armeo en 1947 rezultis en la translokigon de la Bojkoj, per nomita Operaco Vistula. La areo restis poste neloĝata. En 2002, la tiam pola prezidento Aleksander Kwaśniewski esprimis sian bedaŭron pro tiu operaco. Inter animaloj vivantaj en la en 1991 deklarita rezervejo menciindas la nigra cikonio, bruna urso, la lupo kaj la bizono.