Marbatalo ĉe Curzola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venecia batalŝipo ĉe Curzola.

Marbatalo ĉe Curzola (nuntempe Korčula,[1] suda Dalmatio, nune en Kroatio) estis marbatalo kiu okazis la 9an de Septembro 1298 inter la Ĝenova kaj Venecia ŝiparmeoj; ĝi estis katastrofo por Venecio, unu el inter multaj bataloj luktitaj en la 13-a kaj 14-a jarcentoj inter la Pizo, Ĝenovo kaj Venecio en longa serio de militoj por la kontrolo de la Mediteranea kaj Levantenia komerco.

Batalo[redakti | redakti fonton]

La batalo okazis en la kanalo inter la insulo Curzola (Korčula) kaj la ĉeftera duoninsulo Sabbioncello (Pelješac), kaj sur marbordo, kie venecianoj estis surteriĝintaj. La venecianoj estis estritaj de Admiralo Andrea Dandolo, filo de la doĝo Giovanni Dandolo, kaj la ĝenovanoj de Lamba Doria, kies filo mortis en la lukto.

Ambaŭ ŝiparmeoj estis ŝajne pli malpli egalaj laŭnombre, sed, post la venecianoj metis siajn ŝipojn surborde klopodante kapti la ĝenovajn ŝipojn, Doria montris superan strategion kaj sukcesis venkegi super siaj malamikoj. La katastrofo iĝis preskaŭ kompleta por Venecio: 83 el ties 95 ŝipoj estis detruitaj kaj ĉirkaŭ 7 000 homoj mortis.[1] La ĝenovanoj estis venkintaj kaj Dandolo memmortigis sin en siaj unuaj tagoj de mallibereco. Venecio suferis fortajn perdojn, sed sukcesis tuj ekipi aliajn 100 galerojn kaj klopodis atingi favorajn packondiĉojn kiuj ne tro malhelpu ties povon kaj prosperon.

Laŭ posta tradicio (16-a jarcento) registrita de Giovanni Battista Ramusio, Marko Polo estis unu el tiuj inter veneciaj prizonuloj kaj diktis sian faman libron dum la malmultaj monatoj de sia malliberigo; sed ĉu li estis vere kaptita en tiu batalo aŭ en antaŭa minora konflikto ĉe Laiazzo (Yumurtalık) estas neklara.[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nicol, Donald M. (1988). Byzantium and Venice: A Study in Diplomatic and Cultural Relations. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-34157-4.
  2. Polo, Marco; Latham, Ronald (translator) (1958). The Travels of Marco Polo, p. 16. New York: Penguin Books. (ISBN 0-14-044057-7).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]