Queluz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Queluz (San-Paŭlio).
Queluz
urbo de Portugalio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2745
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 273  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 38° 45′ N, 9° 15′ U (mapo)38.75657-9.25451Koordinatoj: 38° 45′ N, 9° 15′ U (mapo) [+]
Alto 125 m [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Queluz (Portugalio)
Queluz (Portugalio)
DEC
Queluz
Queluz
Situo de Queluz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Queluz [+]
vdr

Queluz (portugallingva prononco: [kɛˈluʃ]) estas urbo de la Distrikto Lisbono, regiono Lisbono kaj subregiono Granda Lisbono, Portugalio, en la municipo Sintra, kies freguesia ĝi estas, kun ĉirkaŭ 78 273 loĝantoj (2001). Ĝi famas kiel hejmo de Nacia Palaco de Queluz, plezurpalaco de la 18-a jarcento de la Portugala Reĝa Familio, same kiel de elstaraj institucioj kiel la Portugala Lernejo de Rajdado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la loknomo Queluz estas malklara. Ĉefa tezo, de David Lim kaj José Pedro Machado, sugestas, ke la nomo devenas el arabaj radikoj (por valeto) kaj lûs (por migdalarbo), nome Valo de Migdalarbo. Alia sugesto indikus Monto de Lumo, Monte Abraão (Monto de Abrahamo), ktp.

Petro la 3-a de Portugalio konstruigis la Nacian Palacon de Queluz.

Estas arkeologiaj restaĵoj el Ĥalkolitiko en la areo. En 1147, kiam fortoj de Afonso la 1-a de Portugalio konkeris Lisbonon, simila kampanjo al la montoj de Sintra efektive kaptis la montetojn de Queluz, metante tiun teron sub kristana kontrolo. Dekomence kaj ĝis la 18-a jarcento, la regiono estis ĉefe rura, okupita de kampardomoj, farmoj kaj kelkaj bienoj de pastroj aŭ nobeloj.

Tiam la Infanto Pedro de Braganzo (estonta reĝo Petro la 3-a de Portugalio) akiris bienon en Queluz, iam apartenanta al la Markizo de Castelo Rodrigo, kaj konstruis tie ĉasdomon. Post sia geedziĝo al la reĝino Maria la 1-a de Portugalio, la bieno estis forte ŝanĝita en rokoka plezurpalaco, nune konata kiel la Nacia Palaco Queluz. Post la translokigo de la Portugala Kortego al Queluz, dum la regado de Maria la 1-a kaj Petro la 3-a, nombraj membroj de la portugala nobelaro establis bienojn kaj palacojn en la areon, dum Sintra estis la longdaŭra retirejo de la portugala aristokrataro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Azuleĥa kanalo ĉe la Nacia Palaco de Queluz.

Nun estas diversaj vidindaĵoj, servoj kaj interesajoj en Queluz, nome la Portugala Lernejo de Rajdado, parkoj Matinha de Queluz, Parque de Salgueiro Maia, Parque de Felício Loureiro, dolmenoj Antas de Belas, Palaceto Pombal, Horloĝturo, bieno Quinta Nova da Assunção, estas gravaj teamoj de futbalo kaj korbopilko, estas tri trajnstacioj, buslinioj ktp.

En la palaco oni filmis kelkajn scenojn de la hispana filmo El perro del hortelano (1996) reĝisorita de Pilar Miró laŭ samnoma komedio de Lope de Vega.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ferro, Maria Inês (1999). Queluz: The Palace and Gardens (en angla). Philip Wilson Publishers Ltd. ISBN 978-1857591743.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]