Euarchontoglires

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Euarchontoglires collage.jpg
Fota kunmetaĵo de Euarchontoglires.

Euarchontoglires (sinonima kun Supraprimatoj) estas klado kaj superordo de mamuloj, kies nuntempe vivantaj membroj apartenas al unu el la kvin jenaj grupoj: roduloj, lagomorfoj, tupajuloj, dermopteroj, kaj primatoj.

La klado Euarchontoglires estas bazita sur sekvencanalizo de DNA kaj retrotransposonaj markiloj kiuj kombinas la kladojn Glires (Rodentia + Lagomorpha) kaj Euarchonta (Scandentia + Primates + Dermoptera).[1] Kutime oni studas sen taksonomia rango sed ĝi estis nomita kohorto, magnordo aŭ superordo. La rilatoj inter la kvar kohortoj (Euarchontoglires, Xenarthra, Laurasiatheria, Afrotheria) kaj la identeco de la praula radiko restas polemikiga.[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2001) “Resolution of the early placental mammal radiation using Bayesian phylogenetics”, gazeto Science 294 (5550), p. 2348–2351. doi:10.1126/science.1067179. 
  2. (2009) “The new framework for understanding placental mammal evolution”, BioEssays 31 (8), p. 853–864. doi:10.1002/bies.200900053. 
  3. (2013-04-01) “Coalescent-Based Genome Analyses Resolve the Early Branches of the Euarchontoglires”, PLOS ONE 8 (4), p. e60019. doi:10.1371/journal.pone.0060019.