Aldehuela de Liestos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldehuela de Liestos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50374
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 1° 42′ U (mapo)41.0642215-1.7005882Koordinatoj: 41° 4′ N, 1° 42′ U (mapo) [+]
Alto 990 m [+]
Areo 38,037892 km² ( 380 3.7 892 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldehuela de Liestos (Provinco Zaragozo)
Aldehuela de Liestos (Provinco Zaragozo)
DEC
Aldehuela de Liestos
Aldehuela de Liestos
Situo de Aldehuela de Liestos
Aldehuela de Liestos (Hispanio)
Aldehuela de Liestos (Hispanio)
DEC
Aldehuela de Liestos
Aldehuela de Liestos
Situo de Aldehuela de Liestos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldehuela de Liestos [+]
vdr

Aldehuela de Liestos [aldeŬEla deLJEStos] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta pinto de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Aldehuela estas etimologie komprenebla kiel Domareto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aldehuela de Liestos estas municipa teritorio en la okcidenta pinto de la komarko Daroka Kamparo kun Cubel kaj Torralba de los Frailes oriente. Ĝi estas nordokcidente de la Lageto Gallocanta kaj ĉe la rivero Piedra. Ĝenerale ĝi limas (de nordo laŭhorloĝe) kun Cubel, Torralba de los Frailes, Tortuera kaj Cimballa.

La loĝloko Aldehuela de Liestos mem estas je 121 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, proksime de la limo kun la provinco Gvadalaĥaro, je 980 msm. Ĝi estas tute inter Torralba de los Frailes sudoriente kaj Cimballa nordoriente; krome tre proksime laŭ rekta linio estas Cubel, sed sen rekta alireblo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aldehuela de Liestos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 52 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, krucmonumentoj (peirones) kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Piedra. Tiukadre elstaras la gorĝoj Hoces del Río Piedra (fama pro la Monaĥejo de Piedra, en Nuévalos kie estas mirinda pejzaĝo kaj eblas grimpado en eksterordinara natura medio. Inter alia estas grava kolonio de gipoj; ĉio ĝuindas el ĵusa rigardejo. Krome estas naturaj grotoj Romeral kaj La Cederal. Estas doversaj piedirpadoj al tiuj lokoj kaj precipe al la Lageto Gallocanta kaj al la stepo Paramera de Blancas (grava areo por stepbirdoj). Estas gastigantaj ruraj domoj en Torralba de los Frailes, je 4,8 km de Aldehuela de Liestos, la gastejo de Cimballa je 8 km kaj ĉe Used, je iom pli ol 13 km.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]