Calmarza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calmarza
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50238
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 1° 55′ U (mapo)41.157792-1.9116608Koordinatoj: 41° 9′ N, 1° 55′ U (mapo) [+]
Alto 839 m [+]
Areo 28,149171 km² ( 281 4.9 171 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calmarza (Provinco Zaragozo)
Calmarza (Provinco Zaragozo)
DEC
Calmarza
Calmarza
Situo de Calmarza
Calmarza (Hispanio)
Calmarza (Hispanio)
DEC
Calmarza
Calmarza
Situo de Calmarza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calmarza [+]
vdr

Calmarza [kalMARza] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Calmarza estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sudokcidente de Jaraba. Ĝi estas borde de la rivero Mesa. La pejzaĝo estas rokeca kaj tre seka. En ĝia medio estas grandaj aroj de gipoj kaj la vegetaĵaro estas nur en kelkaj izolaj zonoj kaj borde de la rivero.

La loĝloko Calmarza mem estas je 134 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 839 msm en la Iberia Sistemo, en la baseno de la rivero Mesa, ĉe la limo kun la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi estas inter Jaraba nordoriente kaj Algar de Mesa sudokcidente jam en la provinco Gvadalaĥaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo de Calmarza.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis la areon al la templanoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Calmarza kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 64 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj kastela turo, kaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la riveroj. Je ĉirkaŭ 12 km estas Jaraba kie estas gravaj banlokoj. Proksime estas la Monaĥejo de Piedra kaj la Lageto Gallocanta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]