Upanajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Upanajana Sanskar en Okcidenta Bengalo, Barato.

UpanajanoUpanayana (en Sanskrito: उपनयन upanayana) estas ved-brahmina eduka ceremonio, nome unu el la tradiciaj saṃskāraritoj de pasado al majoritato kiuj markis la akceptadon de studento fare de instruisto kiel, kiel guruoaĉarja, kaj inico de individuo en skolo de Brahminismo. Kelkaj tradicioj konsideras la ceremonion kiel spirita renasko por la filo aŭ estonta dvija, dufoje naskita. Ĝi signifas la akiron de sciaro pri Dio kaj la starton de nova kaj disciplinita vivo kiel brahmachari. Ĝi estas aplikebla nur al tiuj kiuj estas en Brahmin, Kŝatrija aŭ Vaiŝja Varna laŭ Hinduismo. Depende de la komunumo kaj la regiono, ĝi estas konata ankaŭ laŭ nombraj terminoj kiel janai aŭ janea, poita/paita, logun/nagun, yagnopavita, bratabandha, bratopanayan, mekhal. La Upanajana ceremonio estas eble la plej grava rito por Brahmin masklo, sekuriganta liajn rajtojn kaj responsojn kiel Brahmin kaj markante lian alvenon en plenkreskecon.