Saĝodento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saĝdentoj

La saĝdentoj estas la malantaŭaj molaroj sur ĉiu flanko de la buŝo, kaj en la supra kaj malsupra makzelo de homoj. Ĉi tiuj estas la lastaj dentoj kiuj erupcias, kutime en la aĝo de 16-20 aŭ poste. La malfrua apero donis al la dentoj la nomon - saĝdentoj. Saĝdentoj estas restaĵo de pli frua etapo en homa evoluo, kiam kruda plantdieto necesigis tiujn dentojn, sed pro la hodiaŭa prilaborita manĝaĵo, saĝdentoj nun estas denove malaperintaj per evolucio. Tial, estas multaj kiuj ne ricevas ilin. Saĝdentoj ofte inflamas.