El Frago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Frago
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50611
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 0° 56′ U (mapo)42.2715134-0.93129339999999Koordinatoj: 42° 16′ N, 0° 56′ U (mapo) [+]
Alto 629 m [+]
Areo 33,758764 km² ( 337 5.8 764 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Frago (Provinco Zaragozo)
El Frago (Provinco Zaragozo)
DEC
El Frago
El Frago
Situo de El Frago
El Frago (Hispanio)
El Frago (Hispanio)
DEC
El Frago
El Frago
Situo de El Frago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Frago [+]
vdr

El Frago [elFRAgo] (O Frago en aragona) estas municipo de Hispanio, en la centrorienta parto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia malgranda municipa teritorio estas en la centrorienta parto de la komarko Cinco Villas, ĉe la rivero Arba. Ĝi limas okcidente kun Orés, norde kun Biel kaj sude kun Luna.

La loĝloko El Frago (629 msm) estas je 79 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata kun Biel norde kaj Luna sude laŭ la ŝoseo A-1103.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Nikolao.

La areo estis loĝata de araboj, kun juda komunumo.

En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe El Frago: oni malaltiĝis el 563 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 117 loĝantoj (2022).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al rura turismo. Pro proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Nikolao de la 12-a jarcento.
  • Ermitejo de Sankta Mikaelo de la 12-a jarcento.
  • Ermitejo de Sankta Mikaelo de Cheblas, ruina, je 2 km norde proksima al la rivero Arba.
  • Ermitejo de Sankta Ana.
  • Natura loko de Puto Zarrampullo.
  • Gastejoj La Posada del Arba kaj Casa Torralba.
  • Sala Rabí Yom Tob, Muzeo de Hebrea Mezepoka Epigrafio en Aragono.[1]
  • Rigardejo El Terrao.
  • Ĉe la strato Trévedes estas hebrea skribaĵo, de la tombo de la rabeno Jom Tob.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pemán, Guillermo (7a de Oktobro 2007). «El Frago inaugura un museo dedicado a la epigrafía hebrea medieval en Aragón». Heraldo de Aragón. Konsultita la 22an de Oktobro 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]