Muzeo pri la Pakistana Armeo (Lahoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri la Pakistana Armeo
urdue  پاک فوج متحف لاہور
angle Army Museum Lahore
Muzeo
Milita monumento Jadgar-Ŝuhada.
Milita monumento Jadgar-Ŝuhada.
Milita monumento Jadgar-Ŝuhada.
milita muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoPanĝabio
MunicipoLahoro
Koordinatoj31° 31′ 55″ N, 74° 23′ 53″ O (mapo)31.53274.3981Koordinatoj: 31° 31′ 55″ N, 74° 23′ 53″ O (mapo)

Estiĝo17-a de aŭgusto 2017

PublikoAlirebla por la publiko

Muzeo pri la Pakistana Armeo (Lahoro) (Panĝabo)
Muzeo pri la Pakistana Armeo (Lahoro) (Panĝabo)
DEC
Lokigo de Panĝabo en Pakistano
Situo en provinco Panĝabio de Pakistano.

Muzeo pri la Pakistana Armeo (Lahoro) (Pakistano)
Muzeo pri la Pakistana Armeo (Lahoro) (Pakistano)
DEC
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo pri la Pakistana Armeo

Retpaĝaro: pakarmy.museum.com
vdr

La Muzeo pri la Pakistana Armeo en urbo Lahoro (urdue  پاک فوج متحف لاہور) estas muzeo kiu troviĝas en Lahoro kaj dokumentas la militistan historion de la Pakistana Armeo.[1] Starigita en 2017, la muzeo posedas la duan plej grandan kolekton en Pakistano pri armeaj objektoj. La kolekto rakontas la militan historion de Pakistano, ekde la Mogola imperio en la 16-a jarcento ĝis hodiaŭ.[2]

Starigo[redakti | redakti fonton]

La muzeo malfermiĝis al ĝenerala publiko la 20-an de septembro 2017 kaj ekde tiam la muzeo estis entute renovigita, kun novaj sekcioj ekde la Mogola epoko ĝis lastatempaj eventoj, kiel ekzemple la milito de Pakistano kontraŭ la terorismo.[3] La muzeo priskribas detale la historion de la naskiĝo kaj evoluo de la Pakistana Armeo. La teroj de la muzeo eĉ gastigas militan monumenton honore de la mortintaj soldatoj de la 4-a Korpuso de la Pakistana Armeo.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Army Museum Lahore opened to public (angle). Alirita 2020-12-21.
  2. Army Museum Lahore opens doors to public (PICS & VIDEO) (angle) (2017-09-10). Alirita 2020-12-21.
  3. Army Museum opens doors to public in Lahore (angle) (2017-09-10). Alirita 2020-12-22.
  4. Staff Reporter (2015-09-07) Shahbaz Sharif participated in special function at Yadgar-e-Shuhada (en-US). Alirita 2020-12-22.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Army Museum Lahor en la angla Vikipedio.