František Adolf Šubert
Etoso
František Adolf Šubert | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de marto 1849 en Dobruška | |
Morto | 8-an de septembro 1915 (66-jaraĝa) en Smíchov | |
Tombo | tombejoj de Olšany vd | |
Etno | Czechs vd | |
Alma mater | Universitato de Karolo vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Marie Wenigová (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto teatrestro reĝisoro dramaturgo ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
František Adolf ŠUBERT (naskiĝis la 27-an de marto 1849 en Dobruška - mortis la 8-an de septembro 1915 en Prago) estis ĉeĥa verkisto, precipe de historiaj romanoj kaj dramoj.
Šubert ne finis studadon de filozofio kaj vivtenis sin kiel ĵurnalisto. Li laboris en komitato por konstruado de Nacia Teatro en Prago kaj poste kiel direktoro de la teatro (1883-1900). Li kontribuis al enciklopedia vortaro, direktoris urban teatron en la kvartalo Vinohrady kaj redaktis plurajn gazetojn.
Šubert verkis historiajn romanojn kaj dramojn, poste siatempajn verkojn reagantajn je aktualaj politikaj eventoj, kaj ankaŭ fakajn verkojn pri teatro.
Romanoj
[redakti | redakti fonton]- Král Jiří z Poděbrad (Reĝo Georgo de Poděbrady, 1877)
- Zajetí krále Václava (Aresto de reĝo Venceslao, 1880)
Dramoj
[redakti | redakti fonton]- Petr Vok Rožmberk (Poetro Vok Rosenbergo, 1881)
- Probuzenci (Vekiĝintoj, 1882)
- Jan Výrava (Johano Výrava, 1886)
- Láska Raffaelova (Amo de Rafaelo, 1888)
- Praktikus (Praktikanto, 1889)
- Velkostatkář (Grandbienulo, 1891)
- Drama čtyř chudých stěn (Dramo de kvar malriĉaj muroj, 1893)
- Žně (Grenrikolto, 1904)
Fakaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Národní divadlo v Praze (Nacia Teatro en Prago, 1881)
- Klicpera dramatik (Klicpera kiel dramverkisto, 1898)
- Ze světa umění (El la mondo de arto, 1901)
- Moje divadelní toulky (Miaj teatraj vagadoj, 1902)
- Moje vzpomínky (Miaj rememoroj, 1902)
- Masky Národního divadla (Maskoj en Nacia Teatro, 1902)