Federacia Polico de Germanio
Aspekto
Federacia Polico de Germanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
federacia polico | |||||
Komenco | 1-a de julio 2005 vd | ||||
Antaŭe | Bundesgrenzschutz vd | ||||
Geografia situo | 52° 23′ 29″ N, 13° 3′ 56″ O (mapo)52.3912513.065614Koordinatoj: 52° 23′ 29″ N, 13° 3′ 56″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Potsdam | ||||
| |||||
Filioj | Bundespolizeidirektion 11 (en) Polizeisanitäter (en) Direktion Bundesbereitschaftspolizei (en) Bundespolizeidirektion (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Bundespolizei (antaŭ la 1-a de julio 2005 : Bundesgrenzschutz ) estas la nomo de la federacia polico en Germanio. Ĝi estas sub la Federacia Ministerio de la Interno. La polico de la unuopaj federaciaj ŝtatoj nomiĝas Landespolizei ("ŝtata polico") [1].
Entute la Nacia Polico havas ĉ. 38 500 dungitoj [2].
Taskoj
[redakti | redakti fonton]La Bundespolizei havas plurajn taskojn ene de Germanio, inkluzive de:
- gvatado de la naciaj landlimoj de Germanio per tero, per akvo kaj en la aero, kontrolo de translima transporto
- devoj kiel fervoja polico
- monitorado de aertrafika sekureco
- protekto de federaciaj aŭtoritatoj kaj ministerioj (konstituciaj korpoj)
- policaj devoj dum krizostato kaj milito
- partopreno en eksterlandaj misioj kie germanaj trupoj estas engaĝitaj
- subteno al la Ministerio de Eksteraj Aferoj por la protekto de germanaj ambasadoj, diplomatiaj kaj konsulaj reprezentantaroj eksterlande
- subteno al la Bundeskriminalamt por protekto kaj korpogardistservoj
- subteno por la Bundesamt für Verfassungsschutz en radielsenda teknologio
- subteno por la ŝtatpolico de la unuopaj federaciaj ŝtatoj, precipe en specialaj okazoj kiuj postulas pli grandan penon
- subteno en okazo de katastrofoj kaj gravaj akcidentoj
- Landlimsekureco tra Grepo - la Landlima Polico ( Grenzpolizei ) kiu inkluzivas la Germanan Federacian Marbordogardistaron ( Küstenwache des Bundes ) kiu estas federacia organizaĵo por la sekureco de la maraj limoj de Germanio.
- Sekureco de federaciaj instalaĵoj.
Specialaj Unuoj
[redakti | redakti fonton]La Nacia Police havas tri specialajn unuojn: la Fluga Grupo, la kontraŭterorisma unuo GSG 9, kaj la centra oficejo por informado kaj komunikado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bundespolizei - Unser Auftrag. Arkivita el la originalo je 2020-08-18. Alirita 2023-05-15 .
- ↑ "Bundespolizei - Daten und Fakten". www.bundespolizei.de. Archived from the original on 2020-11-24. Retrieved 2023-05-15.