Saltu al enhavo

Hott 93

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hott 93
Urbo Portospeno
Lando Trinidado kaj Tobago
Formato ĉefe dissendo de popmuziko, rokmuziko, ritmenbluso
Frekvencoj 3.5 MHz
Tempo de elsendo daŭre
Zono de elsendo Trinidado kaj Tobago, Barbado, Grenado
Lanĉita 1997 (en Barbado) [1]
Posedanto firmao One Caribbean Media
Retejo http://www.hott93.com
Reta elsendo https://trinidadradiostations.net/hott/
vdr

Hott 93 (93.5 FM) estas radiostacio dissendanta de Portospeno, Trinidado kaj Tobago. Ĝi ĉefe dissendas nuntempan muzikon, precipe popmuzikon, rokmuzikon kaj ritmenbluson. Krome mallongaj notoj kaj novaĵoj en la angla lingvo interrompas la muzikadon. Origine la stacio baziĝis en Bridgetown, Barbado kaj lanĉiĝis en 1997, kiel filio de la stacio Voice of Barbados.[1] Posedanto ekde la jaro 2006 estas la firmao One Caribbean Media, kiu ekestis komence de tiu jaro per fuzio de la antaŭaj amaskomunikilaj firmaoj Caribbean Communications Network (CCN) Group (Trinidado kaj Tobago) kaj Nation Corporation Group (Barbado).[1]

Nun la stacio elsendas al Trinidado kaj Tobago, Barbado kaj Grenado. En Trinidado kaj Tobago, la radiostacio estas unu el pluraj privataj kaj komercaj stacioj, kiuj ampleksigas la gamon de la tri ŝtataj radiostacioj nomataj Sweet 100.1, Next 99.1 kaj Talk City 91.1, kiuj de 1969 ĝis 2005 funkciis sub tegmento de la ŝtata kompanio Trinidad and Tobago Television (TTT), de 2005 ĝis 2017 de sekva ŝtata kompanio Caribbean New Media Group kaj ekde aŭgusto 2017 de ankoraŭ sekva ŝtata kompanio TTT Limited.[2] Entute, en la kariba lando Trinidado kaj Tobago privataj kaj komercaj radiostacioj pli multas kaj pli signifas ol la tri ŝtataj radiostacioj, kaj en Barbado kaj Grenado la situacio estas simila.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]