Margot Baum
Margot BAUM (naskiĝinta Margot Schmidt la 1-an de aprilo 1932 en Eisenach, mortinta la 18-an de aŭgusto 2023 en Behringen) estis germana verkistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filino de kudristono ŝi transklokiĝis en 1938 al Magdeburg. Pro bombada detruo de la tiea domo la familio venis al Behringen.[1] Tie ŝi edziniĝis en 1957. Ŝi trejniĝis instruiste en Eisenach ĝis 1963 kaj deĵoris ĝis 1990 en Behringen por la fakoj de germana lingvo, sporto kaj historio. [2] Krome gvidis ŝi kabaredan trupon ĉelernejan. Post retiriĝo li estis libera ĵurnalistino por diversaj taggazetoj. Dek jarojn ŝi eĉ estris redakcion specialiĝintan pri regionaj aktualaĵoj. Poste ŝi koncentriĝis pri librofarado.
Verkistece ŝi okupiĝis pri la dialekto de Behringen kaj porinfana literaturo; sed ankaŭ romanojn skribis ŝi.[3]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Rund um den Geschichtenbaum – Prinzessin Windi. Geschichten von einer kleinen Biene, Willebadessen 2001
- Rund um den Geschichtenbaum – Morles große Liebe. Geschichten von Katzen, Halle 2006
- Behringer Mundart – Dialektwörterbuch von Behringen am Hainich, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2009
- Brückenschlag für das Leben, Roman, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2011
- Rund um den Geschichtenbaum – Abenteuer im Hainich. Geschichten von einem Vogel, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2013
- »Hinterlassene Spuren« Dr. med. Hans Wagener 1879–1934, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2014
- Kuriose Geschichten – Rund um den Geschichtenbaum, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2018
- Gereimtes und Ungereimtes, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2018
- Fräulein Stiefel und Mister Black und das Verreisen, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2020
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Behringer - Autorin mit 91 Jahren verstorben" - nekrologo ĉe TA, 21.9.2023
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Heimatmuseum Behringen", ĉe: Landratsamt Wartburgkreis (eld.): Das Gedächtnis der Dörfer und Städte. Heimatmuseen und Sammlungen im Wartburgkreis, p. 11 (interrete)
- ↑ Baŭm, Margot ĉe www.verlag-rockstuhl.de
- ↑ Baum sur la paĝaro de Thüringer Literaturrat