Saltu al enhavo

Il prato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il prato
filmo
Originala titolo Il prato
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 25 aŭg. 1979, 6 sep. 1979, 9 apr. 1980, 5 dec. 1980, 13 jan. 1982, 7 maj. 1982, 9 jun. 1983
Ĝenro filma dramo
Kameraado Franco Di Giacomo
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Produktisto(j) Giuliani G. De Negri
Scenaro Gianni Sbarra • Fratoj Taviani
Loko de rakonto Toskanio
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Michele Placido • Saverio Marconi • Isabella Rossellini • Giulio Brogi • Wilma Aris • Angela Goodwin
Produktinta firmao RAI
IMDb
vdr

Il prato (La herbejo) estas itala filmo de 1979, reĝisorita de la fratoj Taviani.

Temas pri la oka filmo de la Taviani-oj, dua kaj lasta ilia kunlaboraĵo kun Ennio Morricone.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Studento de juro, nome Giovanni, estas sendita de sia patro al San Gimignano, en Toskanio, por demarŝi pri hereda afero. Li renkontas tie junulinon, Eugenia, kaj forte enamiĝas de ŝi. Tiu laboras en Florenco, sed surloke zorgas pri infanoj kun kiuj ŝi volas krei teatran grupon. Ŝi estas jam amantino de Enzo, liberecano kiu klopodas por organizi ruran komunumon sur senhoma tero. La situacio ŝajnas senespera por Giovanni, kiu krome estimas Enzo.

Kiam finfine oni ludas la spektaklon oni ludas, la terposedantoj, ĝenitaj de ties enhavo, alvokas la policon por interrompi la spektaklon. Dum sekva kverelo, Eugenia estas grave vundita. Giovanni klopodas, kun Enzo, reteni ŝin viva per rakonto de la fabla historio de la flutisto. Eugenia rekuperiĝas, kaj Giovanni, siaflanke revenas hejmen. Jarojn poste, Giovanni estas juĝisto kaj pasia rilato rememorigas al li sian iaman amon. Ĉion revivigas la fakto ke Eugenia anoncas telefone al li ke ŝi pretas, kun Enzo, eliri al Magrebo. Je la momento de la definitiva apartiĝo, Giovanni faras malesperan kaj neŝanĝeblan decidon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Michele Placido kiel Enzo
  • Saverio Marconi kiel Giovanni
  • Isabella Rossellini (kindebute) kiel Eugenia
  • Giulio Brogi kiel Sergio
  • Angela Goodwin kiel la patrino de Giovanni

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]