Saltu al enhavo

Los pájaros de Baden-Baden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los pájaros de Baden-Baden
filmo
Originala titolo Los pájaros de Baden-Baden
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2 maj. 1975
Ĝenro filma dramo
Kameraado Hans Burmann
Reĝisoro(j) Mario Camus
Scenaro Mario Camus • Ignacio Aldecoa
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Antón García Abril
Rolantoj Catherine Spaak • Frédéric de Pasquale • Carlos Larrañaga • Antonio Iranzo • Cándida Losada • Andrés Mejuto • Concha Cuetos
Produktinta firmao Impala
IMDb
vdr

Los pájaros de Baden-Baden (La birdoj de Baden-Baden) estas hispan-svisa drama filmo, reĝisorita de Mario Camus en 1975, kiu protagonistiĝis Catherine Spaak, Frédéric de Pasquale kaj José Luis Alonso.[1]

Temas pri kinadaptaĵo de samnoma novelo de la hispana verkisto Ignacio Aldecoa publikigita en 1965.[2][3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum varma somero en Madrido, Elisa, junulino de nemalriĉa familio, profitas la trankvilecon en urbo kaj la foreston de siaj gepatroj kiuj feritempas, por prepari doktorigan disertacion. Tiucele ŝi bezonas servojn de fotisto kiu helpu por ilustri ŝian verkon. Tiukadre ŝi dungas Pablo, separita, iom bohemia kaj solema viro kiu vivas kun sia filo Andrés. Dum ili kunlaboras, ili eksentas fortan reciprokan altiron. Por ŝi, temas pri somera amafero, sed por Pablo tio povus esti vera historio de amo kaj savo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Catherine Spaak kiel Elisa
  • Frédéric de Pasquale kiel Pablo
  • José Luis Alonso kiel Andrés
  • Carlos Larrañaga kiel Ricardo
  • Alejandro de Enciso kiel Fernando
  • Antonio Iranzo kiel Vicente
  • Cándida Losada kiel patrino
  • Andrés Mejuto kiel onklo David
  • Concha Cuetos kiel Maritina

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Los pájaros de Baden-Baden». ABC. Konsultita la 2an de januaro 2020.
  2. «Los pájaros de Baden Baden». Sensacine. Konsultita la 2an de januaro 2020.
  3. «Los pájaros de Baden-Baden · España-Suiza 1975». Cervantes Virtual. Konsultita la 2an de januaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]