Saltu al enhavo

El jinete polaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El jinete polaco
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Antonio Muñoz Molina
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1991
Loko Barcelono
Eldonejo Editorial Planeta
Ĝenro fikcia literaturo
Loko de rakonto Andaluzio
Honorigoj Premio Planeta • National Novel Prize
vdr
La pola ĉevalrajdanto de Rembrandt.

El jinete polaco (La pola ĉevalrajdanto) estas romano verkita de Antonio Muñoz Molina en 1991 kaj publikigita de Editorial Planeta. Ĝi estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento fare de la ĵurnalo «El Mundo».[1]

La romano ricevis la Premion Planeta en 1991.

La titolo aludas al samnoma pentraĵo de Rembrandt, al kiu oni aludas en la verko.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko estas rekreo de la historio de la urbo Mágina, kiel ĉefurbo de rura komarko dediĉita al kultivo de olivarboj (fikcia montro de Úbeda, naskurbo de Muñoz Molina mem), inter la murdo de Prim en 1870 ĝis la aktuala la 2-a milito en la Persa Golfo de 1990, tra la retroira rigardo de la protagonisto. En la dua duono de la 20-a jarcento la protagonisto estas iel spegulaĵo de la vivo de Muñoz Molina mem, kiel junulo kiu devas pene trairi la vivon de olivarbaj laboristoj, malfermi sian vojon al edukado, lernado de lingvoj, kaj aliro al la moderna eŭropa vivo atingante la etoson de internaciaj kongresoj, traduklaboro en Bruselo, amaferoj ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
  1. Lista completa de las 100 mejores novelas