Saltu al enhavo

Ĵabal al-Druze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵabal al-Druze
Tell Qeni (je alteco de 1803 metroj) estas la plej alta punkto de Ĵabal al-Druze.
Tell Qeni (je alteco de 1803 metroj)
estas la plej alta punkto de Ĵabal al-Druze.
Tell Qeni (je alteco de 1803 metroj)
estas la plej alta punkto de Ĵabal al-Druze.
vulkana kampo [+]

LandoSirio

Supermara alteco1 803 m [+]
- koordinatoj32° 40′ 0″ N, 36° 44′ 0″ O (mapo)32.66666666666736.733333333333Koordinatoj: 32° 40′ 0″ N, 36° 44′ 0″ O (mapo) [+]

Materialobazalto [+]

Ĵabal al-Druze (Sirio)
Ĵabal al-Druze (Sirio)
DEC

Map
Ĵabal al-Druze
Vikimedia Komunejo:  Jabal ad-Duruz [+]
vdr

Ĵabal al-Druze (arabe جبل الدروز; signifante 'Monto de la Druzoj'), estas altebenaĵo kaj montarmasivo en gubernio As-Suŭajda de suda Sirio [1]. Efektive, plejparto de la loĝantaro de ĉi tiu regiono estas Druzoj kaj estas ankaŭ gravaj kristanaj komunumoj [2][3]. La Ŝtato de Ĵabal Druze estis aŭtonomio en la franca Mandato por Sirio kaj Libano de 1921 ĝis 1936 [4][5].

En Sirio, la plejmulto el la Druzoj en la lando loĝas en gubernio As-Suŭajda, kiu ampleksas preskaŭ ĉion de Ĵabal al-Druze. Ĉi tiu gubernio estas unika en Sirio pro ĝia druza plimulto, kiu signife distingas tiun regionon de Sirio de la aliaj. Cetere, ĝi integrigis kristanajn komunumojn kiuj longe kunvivis harmonie kun la Druzoj ĉirkaŭ ĉi tiu monto [6].

La montarmasivo estas kunmetita ĉefe de bazaltoj kaj estas ĉirkaŭita de ampleksaj lafkampoj . Sur la deklivoj kaj pintoj estas krateroj kiuj estis aktivaj en la Plioceno. Sur la masivo kreskas dezerta vegetaĵaro.

La vulkana areo de Ĵabal al-Druze estas la plej suda en Sirio kaj estas parto de la regiono Hauran etendiĝanta multe preter la norda limo en Jordanion. La alkala vulkana kampo konsistas el grupo de 118 bazaltaj vulkanoj kiuj estis aktivaj dum la plejstoceno kaj holoceno. La granda altebenaĵdepresio estas plenigita kun bazaltaj laftorentoj en NW-SE-direkto. La vulkana kampo estas parto de la masiva alkala Harrat Ash Shamah vulkana kampo, kiu etendiĝas de suda Sirio ĝis Sauda Arabio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mount al-Durūz | Lebanon, Anti-Lebanon Range, Summit | Britannica (angle). Alirita 2024-07-22.
  2. The Druze and Assad: Strategic Bedfellows
  3. Christians in Syria's Suwayda discuss history, coexistence with Druze majority. North Press (18 September 2020).
  4. 11. French Syria (1919-1946) (en-US). Alirita 2024-07-22.
  5. (1923) “French Mandate for Syria and the Lebanon”, The American Journal of International Law 17 (3), p. 177–182. doi:10.2307/2212963. 
  6. Balanche, Fabrice. (2017) Atlas of the Near East: State Formation and the Arab-Israeli Conflict, 1918–2010. Brill. ISBN 9789004345188. “...comprised 50,328 inhabitants, of whom 85 per cent were Druze, and it integrated Christian communities (7,000 people) who had long lived in these mountains in harmony with the Druze.”.