Saltu al enhavo

Loin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loin
filmo
Originala titolo Loin
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2001, 12 sep. 2002
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) André Téchiné
Scenaro André Téchiné • Faouzi Bensaïdi • Michel Alexandre
Loko de rakonto Maroko
Rolantoj Stéphane Rideau • Lubna Azabal • Yasmina Reza • Gaël Morel • Rachida Brakni • Jack Taylor
Produktinta firmao Ciné B
IMDb
vdr

Loin (Malproksime) estas franca drama filmo de 2001, reĝisorita de André Téchiné. En la filmo stelulis Stéphane Rideau kaj Lubna Azabal.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tri tagoj, tri roluloj kaj unu loko, Tanĝero. Tie vivas Sarah, Saïd kaj Serge. Serge estas kamionisto, Sarah estas lia koramikino. Ili havas malfacilan rilaton pro la iroj kaj venoj de Serge, nun implikita en narkotrafiko. Ŝi funebras pro la ĵusa morto de sia patrino, kaj nun devas decidi sian estontecon, ĉu resti tie por pluigi sian malfacilan rilaton kun Serge, atendante lian por ĉiaman restadon, ĉu vojaĝi al Kanado po havi ĉe sia frato pli facilan vivon. Meze estas Saïd, amiko de ambaŭ, kiu peras ilian amon kontraŭ promeso: ke Serge elirigu lin el Maroko kaj portu lin al Eŭropo por fari novan vivon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj rolularo

[redakti | redakti fonton]
  • Stéphane Rideau : Serge
  • Lubna Azabal : Sarah
  • Mohamed Hamaidi : Saïd
  • Yasmina Reza : Emily
  • Jack Taylor : James
  • Gaël Morel : François
  • Rachida Brakni : Nezha

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Loin (film) en la franca Vikipedio.