Saltu al enhavo

Luděk Marold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luděk Marold (1892)
La dungita koĉero, 1891

Luděk MAROLD (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1865 en Prago, mortinta la 1-an de decembro 1898 samloke) estis ĉeĥa pentristo kaj grafikisto.

Estante orfo (patra morto en 1866 dum la Prusia-Aŭstria Milito; matra ses jarojn pli malfrue) li komencis studon ĉe la Artakademio de Prago en la aĝo de 16 jaroj; post relegacio li kontinuigis trejniĝon inter 1881 kaj 1887 ĉe profesoro Ludwig von Löfftz en Munkeno. Tie li konatiĝis kun Mikoláš Aleš, Alfons Mucha kaj aliaj samlandanoj. Post reveno al la praga altlernejo li ĝuis instruadon far Maximilián Pirner; Marold laboris en ties ateliero kaj fariĝis redaktoro por la societo Mánes. En 1889 al industri-arta lernejo en Prago kie li gajnis stipendion por pariza restado. En Parizo li perlaboris la vivon ĝis 1897 per desegnaĵoj por diversaj publikigotaj objektoj. Memkompreneble li ekkonis tie multajn artistojn, ekz. Vojtěch Hynais. Estiĝinte elstara artisto li denove reiris Pragon; en 1898 ĉe Granda Berlina Artekspozicio oni aljuĝis oran medaleton al li.

Kiel studento, Marold verkis por diversaj germanaj revuoj. La sekvantaj verkoj estas ofte ilustraĵoj aŭ afiŝsimilaj aĵoj, kiuj ja influis la secesistilon de lia hejmregiono. Tre konataj bildoj de li estas: Ovofoirejo praga (Vaječný trh v Praze) 1888 aŭ la panoramaĵo Batalo je Lipany (Bitva u Lipan; kontraŭ la Husanoj). Ĝi havas altecon de 11 metroj kaj longecon de 95 metroj. La skizojn li faris rekte je Lipany. Kunlaborantoj estis la pejzaĝisto Václav Jansa, la scenografo Karel Štapfer, la koloristo Theodor Hilšer kaj la ĉevalpentristo Vacátek.

  • Ora medalo por ilustraĵoj (Internacia Ekspozicio), Munkeno 1892
  • Ora medaleto por akvarelkolekto (Granda Berlina Artekspozicio), fare de la registaro de Prusujo en 1898

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]