John Rolfe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Rolfe
Persona informo
Naskiĝo 1585
en Heacham
Morto 1622
en Varina Farms
Religio kristanismo
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Edz(in)o Pokahontas • Jane Pierce vd
Infanoj Thomas Rolfe vd
Profesio
Okupo esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John ROLFE (naskiĝis en 1585 en Heacham, Norfolk, Anglio; mortis 1622) estis la unua tabak-kultivisto, kunfondinto de Jamestown en Virginio, edzo de Pokahontas.

Li ekveturis al Virĝinio en 1609, sed ŝiprompis ĉe la Bahamoj tiel li alvenis nur en 1610. En 1612 li komencis eksperimenti per kultivado de tabakidoj. Kiam li taksis tro amara la lokan tabakon, li liverigis gajnojn el okcidenta Hindio kaj daŭrigis la kultivadon. En junio de 1613, li sendis ŝipkargon da tabako kiu iĝis sukcesa, tiel helpante Virginion al ekonomia memstareco.

La indiana princino tiam estis en Jamestown, en prizono. Oni baptis ŝin kaj vidva Rolfe akiris por geedziĝo permeson de Powhatan, patro de la filino kaj de Siro Thomas Dale, guberniestro de Virginio. La nupto okazis la 5-an de aprilo 1614 kaj la evento certigis por 8 jaroj la lokan pacon. Ŝi naskis unu filon, Thomas (1615). Per monapogo de la Virginia Asocio, la familio vojaĝis en 1616 al Anglio, kie oni fervore akceptis ilin. Pocahontas (ŝia nova nomo iĝis Rebecca) malsaniĝis kaj en marto de 1617 mortis. (Iliaj filoj restadis ĉe onklo, kaj restis ĝis 1640 en Anglio.)

Rolfe revojaĝis al Virĝinio kaj denove edziĝis (al Jane Pierce), poste en 1621 oni elektis lin al la kolonia ŝtata konsilio. Li mortis en 1622 pro indiana atako.