Altomalsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Altomalsano estas komplekso de simptomoj, kiuj okazas ĉe homoj en granda alto, t.e. sur montoj ekde ĉirkaŭ 2000 metroj. En Sudameriko, kie multaj grandaj urboj kiel La Paz, KuskoKito troviĝas ĝis pli ol 3000 metrojn altaj, la altomalsano estas konstanta problemo por multaj loĝantoj kaj vojaĝantoj, ne nur por grimpantoj.

Simptomoj de la altomalsano estas kapdoloroj, apetitmanko, vomemo, vomado, laco, spirmalfacilaĵo, kapturniĝo, orelzumado, dormmalfacilaĵo, edemo, malpligranda akvo- kaj sal-ekskrecio.

La kaŭzo estas la malpligrandiĝo de la aerpremo pro la pli granda alto kaj la samtempa malgrandiĝo de la kvota oksigenpremo. Tiel malgrandiĝas la eniro de oksigeno en la pulmon, kaj okazas nesufiĉa oksigenprovizado (hipoksio), ĉar la regulado de la spiro baziĝas je la karbondioksida amplekso de la sango, kiu ne plialtigas pro malaltiĝanta aerpremo. Post kelkaj tagoj la korpo kapablas adaptaĝi per pligrandigo de la nombro de eritrocitoj.

La ĉefa danĝero de la malalta premo tamen estas la aro de likvaĵo en la pulmo kaj en aliaj korpohistoj (ekzemple en la cerbo), kiun okazigas la altiĝo de la sangopremo.

Kiam oni sentas akutajn simptomojn de altomalsano, oni devas malsupreniri kaj se necesas esti evakuita, ĉar je sama alto la simptomoj plej ofte plifortiĝos kaj povos kelkfoje provoki la morton.