¡Ay, Carmela!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
¡Ay, Carmela!
filmo
Originala titolo ¡Ay, Carmela!
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1990, 28 feb. 1991
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Carlos Saura
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Rafael Azcona • Carlos Saura
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Rolantoj Carmen Maura • Andrés Pajares • Gabino Diego • Edward Żentara • Miguel Rellán • Víctor Manuel Mendoza • Armando De Razza • Pepe Sancho • Josu Ormaetxe
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr

¡Ay, Carmela! estas hispana filmo de 1990 reĝisorita de Carlos Saura kaj produktorita de Andrés Vicente Gómez. Ĝi ricevis la Goja-premion al la plej bona filmo kaj en multaj aliaj kategorioj. La bazo de la filmo estas la samnoma teatraĵo de José Sanchis Sinisterra. La titolo de la filmo referencas al samnoma kanto tre populara dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Carmela (kuraĝa kaj spontanema), Paulino (praktikema kaj malkuraĝeca) kaj Gustavete (muta) estas vagaktoroj kiuj ludas por la distrado de la respublika tendaro en la Hispana Enlanda Milito. Ili estas lacaj de tiu malfacila vivo kaj intencas retiriĝi al Valencio, sed erare ili trafas sin en la zono kontrolita de la frankisma tendaro. Oni malliberigas ilin, ĉar evidentas, ke ili simpatiis kun la maldekstra flanko. Aliajn malliberulojn oni sisteme mortpafas kaj ili povus savi siajn vivojn plenumante spektaklon por miksa grupo de frankismaj kaj italaj faŝistaj militistoj, kio tute estas for de la antaŭaj kapabloj de la triopa trupo. Paulino tute akceptas la proponon, dum Carmela reprezentas la pli ribeleman sintenon, dum Gustavete plue mutas. Ili devos adapti (tordi) sian repertorion por plaĉi al la nunaj ekstremdekstremaj militistaj aŭtoritatoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Carmen Maura ... Carmela
  • Andrés Pajares ... Paulino
  • Gabino Diego ... Gustavete
  • Maurizio De Razza ... Itala leŭtenanto Ripamonte
  • José Sancho ... Kapitano
  • Mario De Candia ... Itala oficiro
  • Miguel Rellán ... esplora leŭtenanto
  • Edward Zentara ... pola malliberigito
  • Rafael Díaz ... gardisto
  • Chema Mazo ... urbestro
  • Antonio Fuentes ... artileria oficiro
  • Mario Martín ... kaciko
  • Emilio del Valle ... soldato Cardoso
  • Silvia Casanova ... malliberulino
  • Alfonso Guirao ... kamparano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ¡Ay, Carmela! en la hispana Vikipedio.