Ács
Ács [aĉ] estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Komárom. La loknomo de la urbo signifas: ĉarpentisto.
Bazaj informoj
- Areo: 104 km²
- Loĝantaro: 7260
- Poŝtkodo: 2941
- Telefonprefikso: 34
Geografio
La urbo situas sur ebenaĵo, preskaŭ en dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Vieno. Aŭtoŝoseo M1 en la sama direkto preteriras. Komárom estas proksime.
Historio
La romianoj havis 2 setlejojn ĉe la limes nomataj Ad Mures kaj AD Statuas. Verŝajne en la hungara setlejo loĝadis reĝaj ĉarpentistoj. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj kaj hungaroj refondis ĝin. En 1809 la aŭstroj-hungaroj venkis la francojn. En 1849 la hungaroj venkis la aŭstrojn. Inter 1871-2001 sukerofabriko funkciis. La vilaĝo en 2007 urbiĝis.
Vidindaĵoj estas romanika (poste barokiĝanta) kalvinana, katolika klasikisma el la 19-a j.c. preĝejoj, kastelo de Esterházy (esterhAzi) kaj nobeldomo de Solymossy (ŝojmoŝi).
Famuloj
En Ács naskiĝis juristo László Korinek.